Esperanto Translations

Looking for translations, or for help with translations and transliterations? This is the place.
Post Reply
User avatar
明安 Myoan
Former staff member
Posts: 2858
Joined: Thu Feb 09, 2012 7:11 am
Location: Portland, OR

Esperanto Translations

Post by 明安 Myoan »

There's a good bit of Esperanto-language resources for other religions, but translations for Buddhism are sorely lacking, especially for Pure Land Buddhism. Given the scant availability of some Buddhist texts in English, let alone languages in countries where Esperanto is popular like Brazil, Poland, and so forth, I hope this small collection will be of benefit.

I've done some translating for a blog side project, and will share my future work and other translations I find in case someone happens to be interested.

---

Estas konsiderinda kvanto da Esperantaj rimedoj por aliaj religioj, sed tradukaĵoj por Budhismo ege mankas, precipe Purlanda Budhismo. Kompreninte la malgrandan disponeblon de iuj Budhismaj verkoj anglalingve, sen mencii en lingvoj de landoj kie Esperanto estas populara kiel Brazilo, Polujo, ktp, mi esperas, ke la sekva kolekto rezultos utila.

Mi jam faris iom da tradukado por bloga kromprojekto, kaj mi alŝutos venontajn verkojn kune kun aliaj tradukaĵoj, kiujn mi trovos, okaze de ebla intereso al aliaj.


The Promise of Amida Buddha wrote:Iu diris al Hoonen-Ŝonin, “Ĉiuj el viaj diroj de Nembucuo akordas kun la koro de Budho Amida. Ĉar vi estas multescia pastro, vi profunde komprenas la meritojn de la nomo de Budho Amida kaj vere ellernis la profundan signifon de la esenca voto.”
Hoonen-Ŝonin respondis, “Vi ankoraŭ ne kredas je la esenca voto. La nomo de Tathagata Amida instruita en la esenca voto estis elpensita por ĉiuj homoj, inkluzive la segiston, la tondiston de herbo, la bieniston, kaj la portiston de akvo, sendepende de klaso aŭ de sciado. Se ili firme kredas, ke eĉ analfabeto konante nek Nembucuan doktrinon nek aliajn budhismajn instruojn definitive atingos naskiĝon en la Pura Tero per la elparolado de Nembucuo kaj tiam ili elkore deziras naskiĝon en la Pura Tero kaj elparolas senĉese Nembucuon, tiam oni konsideras ilin plej altaj Nembucu-piuloj.
“Se oni povas deŝiri sin de la trompaj mondoj de Samsara celante saĝon, kial mi, Genkuu, forlasis la instruojn de la sankta vojo por sekvi la Purlandan? Oni devas agnoski, ke laŭ la praktiko de la sanktan vojo, oni klopodu eltiri sin el la trompaj mondoj de Samsara atingante saĝecon, kaj laŭ la Purlanda vojo, oni revenu al stato de nescio por naskiĝi en la Pura Lando de Plena Feliĉo.
Shinran wrote:Kvankam mi rifuĝas en la veran Purlandan vojon,
Malfacile estas havi vereman kaj sinceran menson.
Tiu ĉi memo estas falsema kaj malsincera;
Al mi tute mankas pura menso.

Ĉiuj el ni, laŭ ekstera agmaniero,
Fanfaronas niajn saĝon, bonecon, kaj piecon;
Sed tiel grandaj estas niaj avido, kolero, perverseco, kaj trompado,
ke ni pleniĝas je ĉiaspecaj formoj de malico kaj ruzeco.

Estas ege malfacile finigi nian malbonan naturon;
La menso estas kiel venena serpento aŭ skorpio.
Ankaŭ nia farado de bonaj agoj estas venenita;
Sekve, ĝi fariĝas falsa kaj vana praktiko.

Kvankam mi estas sen honto aŭ mem-riproĉo
Kaj al mi mankas menso de vero kaj sincereco,
Ĉar la nomo estas direktita de Amida,
Liaj virtoj plenigas la dek direktojn.

Malhavante eĉ malgrandan amon kaj malgrandan kompaton,
Mi neniel povas bonfari por estuloj.
Krom per la ŝipo de la Voto de Amida,
kiel mi transiru la oceanon de dolora ekzistado?
Jeff Wilson, Buddhism of the Heart wrote:Dum nia normala, neveka sperto, ni travivas la tagojn kvazaŭ stumblante en malhela ĉambro. Ni albatiĝas al la tablo kaj ekkrias, “Diable! Kiu metis tion tie?” Ni faligis la lampon: “Ho! Iu alfiksu tion!” Fuŝe vagante, ni kolizias kun la skabelo. “Kia stulta loko por benketo!”

Nevekaj, ni ade renkontas neatenditajn malfacilaĵojn, kaj amasigante niajn problemojn, kiam ni renkontas tiajn malfacilaĵojn, ni malbenas kaj ĵetas la kulpon sur aliajn.

Tamen, la nura afero, kiun ni devas fari por ĝustigi ĉi tiun tragikomedian situacion estas… enŝalti lumon. Tuj kiam la lumo enŝaltiĝas, ni povas eviti la tablon, lampon, aŭ skabelon. La meblaro ne foriras, kompreneble, same kiel lumiĝo en ĉi tiu vivo ne eliminas nian homecon aŭ malsaĝajn pasiojn. Helpe de la lumo, ni trairas nian vivon des pli glate, kaj ni sentas nin dankemaj pro tio, ke ni eliris el la malhelo.

Jen historio, kiun mi aŭdis la Doktoro Tajtecu Unno rakonti por montri, ke kiam ni konscias pri la tenado de Amida, nenio vere ŝanĝiĝas — la meblaro (niaj karmaj limigoj de avara kroĉiĝo, agresemo, kaj egoista memtrompo) ja daŭre restas, sed nin ĝi ne plu minacas, kaj ni nek plu malbenas ĝin. Li nomas tion “la kompreno de ĉi tiu vivo kiel bona vivo.” Ĉi tiu vivo fariĝas bona vivo, kiam ni konstatas, ke ĝi ja vere estas bona vivo, ke oni donas nin ĉion, kion ni bezonas, kaj nin neniam forlasas la vastaj kompato kaj saĝo.

Sed estas plia punkto pri ĉio ĉi, kiu venas al mi en la kapon: la meblaro ne fariĝas nur relative senofenda, kiam ni ricevas tiun lumigon — fakte, ĝi fariĝas utila. En la lumo, ni povas vidi kaj uzi la tablon por manĝi, por leĝi sub la lampo, kaj por ripozi la piedojn sur la skabelo. Por eltrovi, ke nia vivo estas bona vivo, ni devas vekiĝi kaj vidi niajn malfacilaĵojn kaj donacojn kiel reale bonajn okazojn. Eĉ niaj profundaj karmaj limigoj estas grandaj instruistoj por kompreni la realon kaj sperti la ĝojon de liberiĝo.

La vero estas, ke kiel longe ni vivos, tiel longe ni ne liberigos nin komplete de naturaj pasioj. Ni ne nur malsukcesos forigi ilin, sed ni ja bezonos iujn el ili por travivi!

Ŝinrano, la fondinto de Ĝodo-Ŝinŝua Budhismo, havis tiun ekkomprenon, kaj ĝi estis funda disigo de la saĝeca vojo de aliaj Budhistoj de lia epoko. Li konis tiun ĉi veron en la malfacilaj, ĉiutagaj vivoj de la fiŝistoj kaj kamparanoj, kun kiuj li loĝis dum sia ekzilo pro religia persekutado. La pasioj de niaj vivoj ne estas simplaj diabloj kaŭrante kun la menso avida je peko — kiam al ni ili montriĝas per la lumo de saĝo, ni ekscias, ke ankaŭ ili estas parto de la vasta Voto subtenanta kaj vivtenanta nian vivon. Ni povas danki la ombrojn, kiuj igas nin ŝati la lumon des pli bone, kaj ni povas lerni uzi ĉiujn el niaj donacoj taŭge, en spirito de dankemo.
Ĉiutagaj Budhismaj preĝoj wrote:Rifuĝi (3f)
Mi rifuĝas je la Budho.
Mi rifuĝas je la Darmo.
Mi rifuĝas je la Samgo.

Kulturi la spiriton de vekiĝo (3f)
Per la virto de la praktiko de Dono kaj la aliaj perfektoj,
mi fariĝu budho por la bono de ĉiuj estuloj.

La kvar nemezureblaĵoj (3f)
Estu ĉiuj estuloj feliĉaj, kaj ili konu la kaŭzon de feliĉo.
Estu ili liberaj de ĉia suferado kaj de la kaŭzo de suferado.
Estu ili neniam for de la supera feliĉo sen suferado.
Restu ili en la senlima egalanimeco, liberaj kaj de kroĉiĝo al amatoj kaj de antipatio al aliaj.

La sepopa preĝo
Kun respekto, mi adorkliniĝas je korpo, parolo kaj menso
antaŭ la Budhoj kaj Bodhisatvoj de la tri epokoj.
Mi prezentas oferaĵojn senlimajn, realajn kaj imagitajn.
Mi konfesas ĉiujn el miaj negativaj agoj ekde la komenco de la senkomenca tempo.
Mi ĝojas pro ĉiuj el la virtaj agoj de la Arioj kaj ordinaraj estuloj.
Mi petegas, ke ili restadu porĉiame en ĉi tiu mondo por veni helpi ĉiujn estulojn kaj por turni la Radon de Darmo.
Mi dediĉas ĉiujn el miaj valoroj kaj tiujn de aliaj al la plenumo de la granda vekiĝo.
Namu Amida Butsu
User avatar
明安 Myoan
Former staff member
Posts: 2858
Joined: Thu Feb 09, 2012 7:11 am
Location: Portland, OR

Re: Esperanto Translations

Post by 明安 Myoan »

Also, if someone is curious about Esperanto itself, here is a list of free courses.
Cetere, se iu estas scivola pri Esperanto mem, jen listo de senpagaj kursoj.
http://www.esperanto-usa.org/en/content ... -esperanto

And Lernu is a treasure trove of resources and courses available in many languages.
Kaj Lernu estas mirinda aro de rimedoj kaj multlingvaj kursoj.
http://en.lernu.net/
Namu Amida Butsu
User avatar
Kim O'Hara
Former staff member
Posts: 7096
Joined: Fri Nov 16, 2012 1:09 am
Location: North Queensland, Australia

Re: Esperanto Translations

Post by Kim O'Hara »

Thanks, duckfiasco. I added a link to this thread in the 'Non=English resources' at Dhamma Wheel, http://www.dhammawheel.com/viewforum.php?f=46
We haven't got a similar resource list here, although it seems like a good idea.

:namaste:
Kim
User avatar
明安 Myoan
Former staff member
Posts: 2858
Joined: Thu Feb 09, 2012 7:11 am
Location: Portland, OR

Re: Esperanto Translations

Post by 明安 Myoan »

Thank you, Kim.
Dankon, Kim.

I found this small collection of translations after a quick web search.
Mi trovis ĉi tiun malgrandan aron da tradukaĵoj post rapida retserĉo.
http://www.budhana.org/
Namu Amida Butsu
User avatar
明安 Myoan
Former staff member
Posts: 2858
Joined: Thu Feb 09, 2012 7:11 am
Location: Portland, OR

Re: Esperanto Translations

Post by 明安 Myoan »

Karaniya Metta Sutta wrote:Jen la inda agmaniero
de tiu, kiu estas lerta en boneco,
Kaj kiu konas la vojon de paco:
Tiu persono estu kapabla kaj honesta,
Rekta kaj ĝentila laŭ parolo
Humila kaj ne memfida,
Kontenta kaj facile kontentigita,
Ne troŝarĝita de devoj kaj ŝparema.
Paca kaj trankvila kaj saĝa kaj lerta,
Ne fiera aŭ postulema.
Tiu persono ne faru ion ajn
Kion saĝuloj poste riproĉos.
Dezirante: Ĝojaj kaj sekuraj,
Ĉiuj estuloj estu liberaj.
Ĉiaj ajn estuloj vivantaj;
Aŭ ili estas fortaj aŭ malfortaj, preterlasante neniun,
La grandaj aŭ la potencaj, mezgrandaj, mallongaj aŭ malgrandaj,
La vidataj kaj la nevidataj,
Tiuj vivantaj proksime kaj for,
La naskiĝintaj kaj la naskiĝontaj --
Ĉiuj estuloj estu liberaj!

Neniu trompu alian,
Aŭ abomenu iun ajn estulon en iu ajn stato.
Neniu, pro kolero aŭ malamo,
deziru dolorigi alian.
Eĉ kvazaŭ patrino ŝirmas per propra vivo
Sian infanon, sian ununuran infanon,
Tiel per senlima koro
Oni amu ĉiujn vivantajn estulojn;
Disigante bonvolon tra la tuta mondo:
Etendante ĝin supren en la ĉielon,
Kaj malsupren en la abismon;
Eksteren kaj senlime,
Libera je malamo kaj malico.
Aŭ starante aŭ promenante, aŭ sidante aŭ kuŝante
Libera je duondormo,
Oni senĉese rememoru ĉi tion.
Oni diras, ke ĉi tio estas la sublima ado.
Nealkroĉiĝante al fiksaj vidpunktoj,
Tiu kun la koro pura, kun la vido klara,
Liberiĝinte je ĉia sensa deziro,
Ne plu naskiĝas en ĉi tiun mondon.
Sutro Gotami: Al Gotami wrote:Mi aŭdis, ke iam, la Benato restis en Vesali, en la Halo de la Pinta Tegmento en la Granda Arbaro.

Tiam Mahapajapati Gotami iris al la Benato kaj, alveninte, klininte sin antaŭ li, staris flanke. Starante tie, ŝi diris al li: "Estus bone, sinjoro, se la Benato bonvolos mallonge instrui al mi la Darmon por ke, aŭskultinte la Darmon de la Benato, mi loĝu sola, izola, atenta, arda, kaj decida."
"Gotami, tiuj kvalitoj, pri kiuj vi povas konstati, 'Ĉi tiuj kvalitoj kondukas al pasio, ne al malpasio; al kateniĝo, ne al malkateniĝo; al amasigo, ne al forlaso; al mempligrandigo, ne al pudoro; al malkontento, ne al kontento; al implikiĝo, ne al izolo; al pigreco, ne al vigla persisto; al ŝarĝemo, ne al malŝarĝemo': vi rajtos kategorie diri, 'Ĉi tio ne estas la Darmo, ĉi ti one estas la Vinajo, ĉi tio ne estas la instruado de la Majstro.'
"Kaj rilate al tiuj kvalitoj, pri kiuj vi povas konstati, 'Ĉi tiuj kvalitoj kondukas al malpasio, ne al pasio; al malkateniĝo, ne al kateniĝo; al forlaso, ne al amasigo; al pudoro, ne al mempligrandigo; al kontento, ne al malkontento; al izolo, ne al implikiĝo; al vigla persisto, ne al pigreco; al malŝarĝemo, ne al sxargxemo': vi rajtos kategorie diri, 'Ĉi tio estas la Darmo, ĉi tio estas la Vinajo, ĉi tio estas la instruado de la Majstro.'"
Jen tio, kion diris la Benato. Kontentega, Mahapajapati Gotami ĝojiĝis pro liaj vortoj.
Namu Amida Butsu
User avatar
明安 Myoan
Former staff member
Posts: 2858
Joined: Thu Feb 09, 2012 7:11 am
Location: Portland, OR

Re: Esperanto Translations

Post by 明安 Myoan »

Hounen wrote:Estas plorinde, ke oni dirus, “Mi kredas je la esenca voto de Budho Amida kaj mi sopiras naskiĝi en la Pura Lando, sed eĉ sciante, ke neŝanĝebla kredo je Budho Amida pere de Nembucuo kondukas al la certa atingo de Budho Amida, profunda aspiro al naskiĝo en la Pura Tero ne estiĝas matene kaj vespere en mia koro.”

Kiu aŭdis la instruadon de la Pura Lando sed kiu agas kvazaŭ li neniam aŭdis, tiu eskapis la tri malaltajn regnojn kaj havas homan vivon, sed ankoraŭ kaptiĝas per malbona karmo. Tion ĉi ankaŭ enhavas la Sutro de Universala Vekiĝo.

Tiu, kiu ne aspiras al naskiĝo en la Pura Lando havas etan deziron forlasi ĉi tiun mondon plenan je suferado. Ekzemple, estas kvazaŭ iu afable ofertas boaton al persono, kiu neniel intencas iri al la okcidentaj provincoj de la ĉefurbo. Kvankam la persono ne taksas la boaton nemartaŭga, li ne sentas sin vere dankema pro la oferto, simple pro tio, ke li ne bezonas la boaton. Kontraŭe, se persono, kiu estis kaptita en la kastelo de sia malamiko apenaŭ eskapas kaj forfuĝas, tuj trovante larĝan riveron aŭ oceanon barantajn la vojon, lia koro pleniĝos je grandega ĝojo se liaj gepatroj preparis boaton por savi lin.

Simile, ni firme ligiĝas pro la malamiko de mondaj pasioj, ekzemple de avareco kaj kolero, kaj ni ĉirkaŭiradis en la kaĝo de la tri trompaj regnoj. Vidinte ĉi tion, Budho Amida, kun profunda simpatio kiel kompata patrino, fortranĉas niajn ligojn de transmigrado per la akra glavo de sia nomo, kaj enakviĝas la amatan boaton de la esenca voto sur la ondojn de la oceano de suferado kaj kondukas nin al la bordo de la Pura Lando.

Pripensante tion, nia ĝojo superas vortojn; ni povas elpremi la larmojn de ĝojo el nia manikoj, kaj nia koro superŝutas je adorado de Budho Amida. Se mi parolas pri tio, oni sentu sin tiel dankema, ke siaj haroj ekstaras, sed estas fakto, ke iuj anstataŭe ignoros tion, nekonsiderinte ĝin. Jen la naturo de homoj. Homoj nature scias kiel fari karman malbonaĵon sen ke oni instruu ilin. Tio estas ĉar ili ĉirkaŭadas en la ses trompaj mondoj de senkomenca tempo ĝis nun. En ĉiu kazo, ilia aspekto ŝanĝiĝis, sed ilia naturo restas neŝanĝiĝinta. Ili ade faris diversajn malvirtajn agojn kaj nun facile kutimiĝas al farado de karmaj malpuraĵoj. Ili lernis pri la instruado de naskiĝo en la Pura Tero per la Nembucuo unuafoje en ĉi tiu vivo; do eble estas kompreneble, ke ili ne povas kredi je la instruado de Nembucuo post tiel mallonga daŭro.

Plie, koroj apartiĝas en du tipojn: la koro por la tuja realigo de vekiĝo, kaj la koro por la laŭgrada realigo de vekiĝo. La unua atingas savon rapide post aŭskulti la Darmon, kaj la dua, malrapide. Ekzemple, vizitante ŝintoan sanktejon aŭ templon budhistan, tiu kun rapidaj piedoj alvenas tien post nur kelkaj horoj, dum la alia kun pezaj piedoj alvenas malrapide post pli ol unu tago. Ĉiukaze, kiuj intencas viziti, tiuj alvenos tien iam. Laŭ la sama maniero, se oni aspiras al naskiĝo en la Pura Lando, fido en onia naskiĝo en la Pura Tero per Nembucuo pliprofundiĝos tempe.
Namu Amida Butsu
Post Reply

Return to “Language”